Sunday, June 29, 2014

Mia penso

Mia penso estas poemo verkita antaŭ 1887 de L. L. Zamenhof. Edmond Privat en sia Vivo de Zamenhof komentis ĝin jene (paĝo 32): „Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado… Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore.“




Sur la kampo, for de l' mondo,
Antau^ nokto de somero
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita
S^i rakontas kompatante, --
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.


"C^u vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
El la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun frau^lino ripozanta
Post somera promenado.

Mia penso kaj turmento,
Kaj doloro kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan --
La junecon -- mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne,
Vivi ankau^ mi deziras --
Io pelas min eterne
Se mi al gajuloj iras ...
Se ne plac^as al la sorto
Mia peno kaj laboro --
Venu tuj al mi la morto,
En espero -- sen doloro!




Esperanto

No comments:

Post a Comment